En ĉi tiu tombo kuŝas, forrabite en la bubaĝo, Pantagathus, trista zorgo kaj dolor' de sia sinjor'. Li la buklojn vagabondajn sciis apenaŭ eĉ tuŝante tondi kaj redoni noblon al la kapo de turpa hirt'. Kiel ajn facile milda, Ter', vi estos, kaj tia estu, pli facila vi ne povos esti ol lia arta man'. |